Logga in

Username:
Password:

Aniĝi al TONI

& Bonvenon al TONI:

(Cette page attende son traducteur.)

TONI, tio estas Tonsilaba Organizo Normiga Internacia, estas la internacia forumo kaj akordejo pri funkcio de tonsilaboj kaj detaloj de Normo Tonsilaba. TONI ankaux okupigxas pri komputigo de tonsilaboj kaj pri pri aliaj aplikoj taktsilabaj.

Laboro de TONI celas laux jenaj linioj:
- Traduki Fundamenton Tonsilaban en aliajn lingvojn,
- Kompletigi kaj perfektigi la enhavon de Normo Tonsilaba,
- Progresigi instruadon pri tonsilaboj al kantemuloj, muzikantoj kaj aliaj artistoj,
- Evoluigi Tone’n kaj aliajn komputilajn aplikojn de tonsilaboj,
- Esplori novajn kampojn de taktsilabado.

Oficiala komuna lingvo de TONI estas Esperanto. Tio signifas ke cxio pri tonsilaboj leginda kio verkigxis en nacia lingvo estu tradukata unue en Esperanton.

Statutoj de TONI estas ellaborotaj. Dume, novaj membroj estas bonvenaj el cxiuj landoj kaj el cxiaj muzikaj kulturoj.