Pasi

Uzanto:
Pasvorto:

Pri tonsilaboj

Pri tonsilaboj

Tonsilabado estas maniero per ordinara simpla teksto skribi muzikon. La metodo estas plua evoluo de solfeĝa tona traktado bazata je silaboj. Ĝin eblas skribi per skribilo sur papero, uzi kiel rapida notmaniero kiam ne haveblas muzika notpapero, kaj tajpa per kiu ajn tekstoredaktilo. Vidu plu en la baza kurso enkondukon. La regulojn resumas koncentrite Fundamento Tonsilaba. Se aliflanke oni deziras pli da ideoj pri ties apliko, oni rigardu la Vortaron. Rigardu ankaŭ Vikipedion.

Tone estas programo kiu sonigas tekstajn dosierojn da tonsilaboj kaj krome enhavas tekstoprilaborilon por tajpi tonsilabojn. Tone daŭre evoluadas kaj ne kapablas ankoraŭ cxion kion postulas la regularo de tonsilaboj. Cetere ĝi estas taŭga tekstoredaktilo por ĉiaj pure tekstaj dosieroj. Se aĉe sonas en via komputilo, ne kulpigu Tone'n. Tone sendas midiajn signalojn al ĝia sonkarto kaj do la midia sintezilo en la sonkarto de via komputilo finfine determinas kiel sonos. Se vi havas bonan sonkarton kun bona midia sintezilo vi povos ĝui belegan muzikon.

Kunlaborantoj:

Martin Strid, Borlengo, Svedujo. Popolmuzikanto kiu inventis kaj evoluigis tonsilabadon. Respondeca kun fina decido pri tonsilaba regularo (Fundamento Tonsilaba).

Harald Breidenstein, Jernao, Svedujo. Kreinto kaj disvolvanto de tonsilaba programo Tone. Partoprenanto en la evoluo de tonsilaboj kaj ties regularo. Iniciatinto kaj kontrolanto de ĉi retejo.

Mattias Wiedersheim-Paul, Jernao, Svedujo. Redakto kaj hejma kopiado de la originala eldono de Tone kompaktdiska. Ofte fidita konsilanto dum evoluo de la tonsilaba programo Tone. Iom kontribuis per problemaj demandoj kaj ideoj pri plibonigo de tonsilabado.