Pasi

Uzanto:
Pasvorto:

Tone

Bonvenon al la retpaĝo de tonsilaboj!

Tonsilabado estas maniero per ordinara teksto skribi muzikon. La metodo estas plua evoluo de solfeĝa tona traktado bazata je silaboj. Ĝin eblas skribi per skribilo sur papero, uzi kiel rapida notmaniero kiam ne haveblas muzika notpapero, kaj tajpa per kiu ajn tekstoredaktilo. 

La metodo estas kaj simpla kaj multkapabla. Silabo havas certan tonalton en relativa skalo (sonfrekvenco). Ritme, oblikva streko montras taktan mezuron, interspaco takteron kaj vokaloj kaj paŭzaj signoj tempopartojn de taktero. Krome, specialaj signoj cxirkaŭ tio faras strukturojn, ekzemple ripetojn diversmaniere. Difinoj kaj propraj tonskaloj kreeblas sen la limigoj de muziknota sistemo.

 

Aktuale

Jam estas novaj kaj apartaj paĝoj pri baladoj kaj ĉendancoj.

La unika, nekredebla kaj eksterordinara Elfrida festo okazos denove en la lasta semajno de junio 2016.

Al Elfriden 2015 venis gastoj el kvar landoj krom Svedujo.

Ĉi jare, por la dua fojo, Elfriden daŭris tutan semajnon. Por la unua fojo ni lernis, kantis kaj dancis baladojn dum kvin tagoj. Por la unua fojo ankaŭ, ni provis krei propran (popol)muzikan grupon Sorparbo Internacia Spelmanslag. Tiu kreo ĉifoje ne tute sukcesis, kvankam pluraj el ni poste pluiris al festivaloj en Nås, Bingsjö kaj plu.

Interalie ni lernis ke ni devos eĉ pli klare komprenigi al partoprenontoj, en kiuj datoj okazas kiuj festivaloj kaj kion ili enhavas por ni.

Komputila programo Tone.

Post iom da paŭzo, finfine denove evoluas la komputa programo Tone. Nova versio ŝuteblas jen. La lastan version de tone.exe (2007.3) eblas uzi ankaŭ per linuksaj komputiloj, per helpo de Wine.
Menciindaj novaĵoj estas ke neaj reludselektoj funkcias, tio estas parto de peco kiu certan fojon NE reludiĝas. Alia agrabla novaĵo estas ke la teksta redaktilo "iksan" skribon apogas, kio ja utilas en Esperanto.

La fonta kodo nun estas adaptita al kompililo Mingw/GCC 3.4.2

Bonan ĝuon!

Montra filmo:

Ĉi filmeto montras tonsilabadon kaj Tonen en ties plej simpla formo. Klaku al la blua butono sube por vidi la filmeton. Ne forgesu ŝalti la sonon.




ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ