Elfrida festo
Elfride 2015
Tradiciaj paŝtejbudoj de Folia Monto (Lövberget)
en Dala-Fluda paroko, Svedujo,
finon de junio
Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno
Bildo: Nudulo* ludas por elfino. Pentraĵo de Bror-Eric Bergqvist, Bjuråker.
Elfriden okazas en la jeno kaj nuno.
Elfriden estas la senelektra festivalo. Elfriden liberigas vin de ilaĵoj kiuj ŝtelas vian atenton. Elfriden signifas malpermeson al ĈIUJ specoj de elektraj kaj elektronikaj aparatoj, kun escepto de propraj korstimulilo, "silenta" (senpepa) aŭdaparato kaj ŝlosilo de veturilo. Kiel elektraj aparatoj konsideriĝas interalie: laŭtparoliloj, elektraj basgitaroj,
mikrofonoj, sonbendiloj, radioaparatoj, kompaktdiskludiloj, MP3-ludiloj, fotiloj, filmiloj, relbusoj, videiloj, telefonoj, personserĉiloj, poŝlampoj, fotfulmoj, kvarchorloĝoj, lampoj, komputiloj, GPS-ilaro kaj baterioj.
Elfride ĝoju la elfoj. Kaj Elfriden svede signifas "elektropacon". Vivu kaj ĝuu!
Buda semajno
Ni ofertas per manĝaĵo
matene, tage kaj vespere, iom da ŝirma tegmento kaj
dormoplankoj en la paŝtista budo, staleto, brutejo aŭ fojnejo,
limigita spaco. Akvo troveblas en fonto ĉe la budoj kaj puto ĉe la draŝejo, seka fekejo ambaŭloke.
Etanola konsumo nur je celitaj lokoj, tio estas surbenke ĉe manĝotablo kun apartenaj kantoj, kaj ne en tioma grado kioma damaĝus la muzikon. Etanolhavantoj ĉirkaŭofertu.
Tabaka fumado ne estas permesata en la tereno. Nek elektraj iloj, vidu supre.
* En mitologio Norduja, Nudulo estas danĝera estaĵo kiu belege muzikas en rapidfluejo de rojo aŭ rivero por logi homon en la akvon kaj pereon.
(Estas atestite, same el norda Svedujo kiel el centra Afriko (Kameruno), ke la elfa gento ne ŝatas elektroreton. Ili ricevas kapdoloron, eble pro la elektraj frekvencokampoj, ni ne scias. Verŝajne pro tio ili malaperis de grandaj regionoj ekde Dalekarlujo ĝis Norbotno kaj Vestrobotno, kie multaj homoj vidis ilin ĝis iam en la 20-a jarcento. Ni volas resti pace kun tiu nia (kutime) nevidebla indiĝena loĝantaro. Tial estas Elfriden).
La longa ludo
Eniri sentempon en onda aŭ tondra ĉendanco, kun aŭ sen kanto, estas pratempa tradicio kiu preskaŭ malaperis el nia lando kaj kiun ni volas revivigi. Ni kantos kaj dancos ĉendancojn kaj baladojn, kaj feroajn kaj skandinavajn, kaj svede kaj esperante.
Kanti tutan baladdancon daŭras longan tempon (kalkulu je ĉirkaŭ 3 strofojn por minuto). Se oni merĝiĝas en ĝian ritman rakonton kun pelo kaj ade ripetata rekantaĵo, tio povas doni senton kvazaŭ oni enfalas en mediton aŭ trancon.
Estros Lissman Gunnar Turesson, helpata de Jörgen Backelin kaj eble kelkaj pli. Tradukos la krokodilojn Martin Strid. Ni krom la kantadon kaj dancadon tuŝos pri:- teĥniko kanti,
- lerna kaj memoriga teĥniko,
- ekzemploj je aliaj dancopaŝoj,
- historio kaj diversaj variantoj de baladoj.
Vi kiu volas ekzercigi vian memorkapablon kore bonvenas parkerigi baladon anticipe tiel ke ankaŭ vi povu kantestri kiam ni renkontiĝos Elfriden. Tiukaze, se vi diras al ni, ni povas sugesti kiel tekston lerni. Kantojn trovu el Norda Kantaro
(http://nk.tone.se), ĉapitro '#44. Baladojn, aŭ en nia kajero.
Sorparbo Internacia Spelmanslag
Svedaj luduloj kaj internaciaj muzikantoj kunmetos kaj ekzercos repertuaron por prezenti dum la sekva popolmuzikulkunvena semajno. Kiujn muzikpecojn, tio dependas je tio, kiuj venos. Ni atendas interalie basiston el Litovujo kaj japaninon kun skakuhaĉa fluto. Mentoros Stefan Lindén, sveda violonulo kaj estro de Stokholma popolmuzikanta gildo. Venu ankaŭ vi!
Precipe ni kune iros al Bingsjö en komenco de julio, kun miloj da popomuzikantoj, sed jam en Nås ni esperas povi ion prezenti. Tio estos ŝanco konigi nian internacian "etnon" kaj lingvon al granda kaj plejparte nescianta publiko. Vidu malsupre sub rubrikoj Tagon post tago kaj Muzikulkunvenoj.
Kunportu:
- Kanton kiun vi ŝatas kanti, aŭ bonan historion por rakonti al la festenanoj, aŭ ĉiujn du
- Muzikinstrumenton se vi havas
- Robustajn vestaĵojn
- Bankostumon se la vetero varmas (se vi estas timida)
- Dormosakon kaj matracon
- Dentobroson
- Gajan humoron
Ĉiutage post vespermanĝo la dometo estos malferma por tiom da homoj kiom havas lokon ĉirkaŭ la tablo. La paroloj estu mallaŭtaj pro dormantoj en la apuda ĉambreto kaj subtegmentejo.
Kantoprovado
Trans la herbejo la bovinejo ofertos malfajnajn benkojn kaj malfortan lumigon por tiuj kiuj deziras esplori ĉiajn kantojn dum gustumado de refreŝigaj trinkaĵoj. Kiam mallumo falas ni rearanĝas la benkojn als litoj por dormi.
Tagon post tago, 2015
Vendrede 19-a de junio
Draŝejo (festejo) de Folia Monto : Somermeza festo de la paŝtejaro, flora kaj laŭra ornamado de somermeza fosto, poste danco ĉirkaŭ ĝi, domo malferma ĝis vespere
Sabate 20-a de junio
Svedujo: Somermeza festotago
Dimanĉe 21-a de junio
Budo Sorparbo, matene: Elfriden ek
Draŝejo (festenejo) de Folia Monto, noktomeze: Elfriden ek
Lunde 22-a - ĵaŭde 25-a de junio
Draŝejo (festenejo) de Folia Monto,
antaŭtagmeze:
La longa ludo.
Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
Budo Sorparbo,
posttagmeze:
Sorparbo Internacia
Spelmanslag.
Kuniĝo, ĉiutaga ekzerco
Bo'vinejo, vespere: Kantoprovado
Vendrede 26-a de junio
Draŝejo de Folia Monto, antaŭtagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj
Budo Sorparbo,
posttagmeze:
Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno Elfriden.
Bonveniga tagmanĝo supa, varmiĝo voĉe kaj ludile
Kolektiĝo al betulŝelkorna blovsonoro
Ĉiesludado, per ĉiaj muzikinstrumentoj (neelektraj)
Komuna kantado
Kriĉkanta fervoro
Te- kaj kafumo
Ajnopa ludado, kantado kaj blagrakontado ekster- kaj enbude
Draŝejo de Folia Monto,
vespere:
Festeno
Vespermanĝo
Ensorĉkonkursoj kanta, luda kaj blag'rakonta
Draŝeja danco
Sabate 27-a de junio
Nås: Kursetoj ktp de muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman
Nugoses-bieno, vilaĝo Heden en Nås, vespere: Draŝeja danco
Bovinejo, nokte: Kantoprovado
Dimanĉe 28-a de junio
Folia Monto: Elfriden finiĝas
Nås: Kursetoj ktp de muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman
Storänget, Nås, je la 15-a horo: Ingmaraj Ludoj, popolteatro spektaklo pri elmigro de Nosanoj al Jerusalemo en jaro 1896
Ordena Domo, Nås, vespere: Danco
Lunde 29-a de junio
Nås: Kursetoj ktp de muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman
Storänget, Nås, vespere: Muzikulkunveno kaj festivalo Tobaksspinnarstämman
Svabensverk, vespere: Muzikulkunveno kaj festivalo Folk och dans i Svaben
Marde 30-a de junio
Bingsjö, tage kaj nokte: Antaŭkunveno
Merkrede 1-a de julio
Bingsjö, tage kaj nokte: Muzikulkunveno kaj festivalo
Ĵaŭde 2-a de julio
Vilaĝa domo de Östbjörka, vespere: Muzikulkunveno kaj festivalo
Vendrede 3-a de julio
Malnovbieno de Buda, vespere: Muzikulkunveno kaj festivalo
Prabieno Forngården de Delsbu, vespere: Danca nokto
Sabate 4-a de julio
Vilaĝa domo de Nedre Ĝärdŝjö, vespere: Danco
Forngården, Delsbu: Antaŭkunveno
Dimanĉe 5-a de julio
Muzikulkunvena semajno finiĝas per:Preĝejo kaj prabieno, Delsbu: Muzikulkunveno kaj festivalo
Dala-Fluda: Bovinsomermeza semajno komenciĝas
... ĥamemoroj maturiĝas ...
Sabate 11-a de julio
Dala-Fluda: Bovinsomermeza festo
Dimanĉe 12-a de julio
Malnovbieno Gammelgården, Norrbu: Muzikulkunveno kaj festivalo
Dala-Fluda: Bovinsomermeza semajno finiĝas
Kostoj
Enirpago al kanta, luda kaj blagrakonta kunveno Elfriden (vendrede) inkluzivanta festenan menuon kaj kantokajeron: Plenkreskulo SEK 200 kronojn, dekkelkjarulo SEK 100 kronojn kaj infano SEK 50 kronojn.
Partoprenkotizo por buda semajno inkluzivanta manĝojn, loĝon kaj enirpagon al la kunveno: Plenkreskulo SEK 700 kronojn, dekkelkjarulo SEK 400 kronojn kaj infano SEK 200 kronojn.
Enspezaj kontribuoj kromaj estas bonvenaj de tiu kiu emas doni pli.
Malgarantio: La prezoj estas preliminaraj.
Se vi bezonas trakton specialan kiel "bo'land'ano", bonvolu kontakti nin frue por ke ni trovu solvon.
Elskribu(PDF)
Folion kun programo kaj dormejplanoAfiŝon
Mapon
Slipojn, tondu!
Muzikulkunvenoj
Bingsjö: http://www.folkmusikenshus.se/bingsjo/ 2012 2014 2012 dua 2012 2014 2012 knabinoj Tendo de Russindalens (Sek'vin'ber'vala) SpelmanslagBjuråker: http://www.hembygd.se/bjuraker/ Filmo
Boda: http://www.rattvik.se/spelmansstammor Filmeto Filmeto
Delsbo: http://www.delsbostamman.nu/ Filmeto
Norrbo: http://www.hembygd.se/norrbo/ Filmo
Nås: http://www.tobaksspinnarstamman.se Filmeto 1 Filmeto 2 Filmeto 3 Filmeto 4 Filmeto 5
Siljan: http://www.musikvidsiljan.se/ Bildaro kun muziko el Rättvik
Svabensverk: http://www.folkodans.se/ Filmeto
Östbjörka: http://www.ostbjorkabystugeforening.se/spelmansstamman Filmeto Bildaro Filmeto
ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ