Elfrida festo
Elfride 2014
ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ
Paŝtejbudoj de Folia Monto (Lövberget) en Dala-Fluda paroko, Svedujo
Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno
Bildo: Nudulo ludas por elfino. Pentraĵo de Bror-Eric Bergqvist, Bjuråker.
Elfriden okazas en la jeno kaj nuno.
Elfriden estas la senelektra festivalo. Elfrido liberigas vin de ilaĵoj kiuj ŝtelas vian atenton. Elfrido signifas malpermeson al ĈIUJ specoj de elektraj kaj elektronikaj aparatoj, kun escepto de propra korstimulilo kaj "silenta" (senpepa) aŭdaparato. Als elektraj aparatoj konsideriĝas interalie: laŭtparoliloj, elektraj basgitaroj, mikrofonoj, sonbendiloj, radioaparatoj, kompaktdiskludiloj, MP3-ludiloj, fotiloj, filmiloj, relbusoj, videiloj, telefonoj, personserĉiloj, poŝlampoj, fotfulmoj, kvarchorloĝoj, lampoj, komputiloj, GPS-ilaro kaj baterioj.
Elfride ĝoju la elfoj. Kaj Elfriden svede signifas "elektropacon". Vivu kaj ĝuu!
Buda semajno
Ni ofertas per manĝaĵo,
iom da ŝirma tegmento kaj
dormoplankoj en la paŝtista budo, staleto, brutejo aŭ fojnejo,limigita spaco. Akvo troveblas en fonto ĉe la budoj kaj puto ĉe la draŝejo, seka fekejo ambaŭloke.
Etanola konsumo nur je celitaj lokoj, tio estas surbenke ĉe manĝotablo kun apartenaj kantoj, kaj ne en tioma grado kioma damaĝus la muzikon. Etanolhavantoj ĉirkaŭofertu.
Tabaka fumado ne estas permesata en la tereno. Nek elektraj iloj, vidu supre.
(Estas atestite, same el norda Svedujo kiel el centra Afriko (Kameruno), ke la elfa gento ne ŝatas elektroreton. Ili ricevas kapdoloron, eble pro la elektraj frekvencokampoj, ni ne scias. Verŝajne pro tio ili malaperis de grandaj regionoj ekde Dalekarlujo ĝis Norbotno kaj Vestrobotno, kie multaj homoj vidis ilin ĝis iam en la 20-a jarcento. Ni volas resti pace kun tiu nia (kutime) nevidebla indiĝena loĝantaro. Tial estas Elfriden).
La longa ludo
Eniri sentempon en onda aŭ tondra ĉendanco, kun aŭ sen kanto, estas pratempa tradicio kiu preskaŭ malaperis el nia lando kaj kiun ni volas revivigi. Ni kantos kaj dancos ĉendancojn kaj baladojn, kaj feroajn kaj skandinavajn, kaj svede kaj esperante.
Kanti tutan baladdancon daŭras longan tempon (kalkulu je ĉirkaŭ 3 strofojn por minuto). Se oni merĝiĝas en ĝian ritman rakonton kun pelo kaj ade ripetata rekantaĵo, tio povas doni senton kvazaŭ oni enfalas en mediton aŭ trancon.
Vi kiu volas ekzercigi vian memorkapablon kore bonvenas parkerigi baladon anticipe tiel ke ankaŭ vi povu kantestri kiam ni renkontiĝos Elfriden. Tiukaze, se vi diras al ni, ni povas sugesti kiel tekston lerni. Kantojn trovu en Norda Kantaro
(http://nk.tone.se), kajero ''#44. Baladoj .
Sorparbo Internacia Spelmanslag
Svedaj luduloj kaj internaciaj muzikantoj kunmetas kaj ekzercas repertuaron por prezenti dum la sekva muzikulkunvena semajno. Kiujn muzikpecojn, tio dependas je tio, kiuj venos. Venu vi!
Kunportu:
- Kanton kiun vi ŝatas kanti, aŭ bonan historion por rakonti al la festenanoj, aŭ ĉiujn du
- Muzikinstrumenton se vi havas
- Robustajn vestaĵojn
- Bankostumon se la vetero varmas (se vi estas timida)
- Dormosakon kaj matracon
- Dentobroson
- Gajan humoron
Tagon post tago, 2015
Sabate 20-a de junio
Svedujo : Somermeza festotago
Dimanĉe 21-a de junio
Budo Sorparbo, matene: Elfriden ek
Draŝejo (festenejo) de Folia Monto, noktomeze: Elfriden ek
Lunde 22-a - ĵaŭde 25-a de junio
Draŝejo (festenejo) de Folia Monto, antaŭtagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
Budo Sorparbo, posttagmeze: Sorparbo Internacia Spelmanslag. Kuniĝo, ĉiutaga ekzerco
Bo'vinejo, vespere: Kantoprovado
Vendrede 26-a de junio
Draŝejo de Folia Monto, antaŭtagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj
Budo Sorparbo, posttagmeze: Elfriden kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Kriĉkanta fervoro
Draŝejo de Folia Monto, vespere: Festeno. Vespermanĝo. Ensorĉkonkursoj kanta, luda kaj blag'rakonta. Draŝeja danco
Sabate 27-a de junio
Nås: Kursetoj ktp de muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman
Nugoses-bieno, vilaĝo Heden en Nås, afton: Draŝeja danco
Bovinejo/u>, nokte: Kantoprovado
Dimanĉe 28-a de junio
Draŝejo de Folia Monto: Fino de elektropaco draŝeje
Nås: Kursetoj ktp de muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman
Ordena Domo, Nås, afton: Danco
Bo'vinejo, natt: Kantoprovado
Lunde 29-a de junio
Nås: Kursetoj ktp de muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman
Storänget, Nås, afton: Muzikulkunveno kaj festivalo Tobaksspinnarstämman
Svabensverk, afton: Muzikulkunveno kaj festivalo Folk och dans i Svaben
Marde 30-a de junio
Bingsjö, tage kaj nokte: Antaŭkunveno
Merkrede 1-a de julio
Bingsjö, dag och natt: Muzikulkunveno kaj festivalo
Ĵaŭde 2-a de julio
Vilaĝa domo de Östbjörka, afton: Muzikulkunveno kaj festivalo
Vendrede 3-a de julio
Malnovbieno de Buda, afton: Muzikulkunveno kaj festivalo
Prabieno Forngården de Delsbu, afton: Danca nokto
Sabate 4-a de julio
Vilaĝa domo de Nedre Gärdsjö, afton: Danco
Forngården, Delsbo: Antaŭkunveno
Dimanĉe 5-a de julio
Preĝejo kaj prabieno, Delsbu: Muzikulkunveno kaj festivalo
Dala-Fluda: Bovinsomermeza semajno komenciĝas
... ĥamemoroj maturiĝas ...
Sabate 11-a de julio
Dala-Fluda: Bovinsomermeza festo
Dimanĉe 12-a de julio
Malnovbieno Gammelgården, Norrbu: Muzikulkunveno kaj festivalo
Dala-Fluda: Bovinsomermeza semajno finiĝas
Hanses buan, midnatt: Elfriden slut
Kostnad
Inträde till Elfridestämman inräknat stämmomeny och sånghäfte: Vuxen 200 kr, tonåring 100 kr och barn 50 kr.
Deltagaravgift för Fäbodveckan inräknat mat, boende och inträde till stämman: Vuxen 700 kr, tonåring 400 kr och barn 200 kr.
Intäktsbidrag därutöver välkomnas från den som vill ge mer.
Reservation: Priserna är preliminära.
Skriv ut (PDF)
Flygblad med programAffisch
Karta
Lappar, klipp!
Internationellt flygblad
Spelmansstämmor
Bingsjö: http://www.folkmusikenshus.se/bingsjo/Bjuråker: http://www.hembygd.se/bjuraker/
Boda: http://www.rattvik.se/spelmansstammor
Delsbo: http://www.delsbostamman.nu/
Norrbo: http://www.hembygd.se/norrbo/
Nås: http://www.tobaksspinnarstamman.se
Siljan: http://www.musikvidsiljan.se/
Svabensverk: http://www.folkodans.se/
Östbjörka: http://www.ostbjorkabystugeforening.se/spelmansstamman