Elfrida festo
Elfriden 2016
Tradiciaj paŝtejbudoj de Folia Monto (Lövberget)
en Dala-Fluda paroko, Svedujo, finon de junio
Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno, vendrede 1-an de julio 2016
Bildo: Nikso* (svede "Nudulo") ludas por elfino. Pentraĵo de Bror-Eric Bergqvist, Bjuråker.
Invito
Festeno en la draŝejo
Kiam la taga ĉendanco fintondris en la draŝejo de la paŝtejaro, tiam komenciĝos ajnopa ludado sur la korto. Iom post la komunludo je la 18-a horo estos tempo surbenkiĝi ĉe longa tablo kun vico da pladoj, tintaj glasoj kaj komuna kantado. Dum la vespero venos konkursoj pri ensorĉi la aŭskultantojn per kanto, muzikludo kaj blagoj. Pli malfrue en la nokto estos amuzaj ludoj, draŝeja danco je muzikantoj kaj ĉendanco je kanto kun rekantaĵo.
Elfriden okazas en la jeno kaj nuno
Elfriden estas la senelektra festivalo. Elfriden liberigas vin de ilaĵoj kiuj ŝtelas vian atenton. Elfriden signifas malpermeson al ĈIUJ specoj de elektraj kaj elektronikaj aparatoj, kun escepto de propraj korstimulilo, "silenta" (senpepa) aŭdaparato kaj ŝlosilo de veturilo. Kiel elektraj aparatoj konsideriĝas interalie: laŭtparoliloj, elektraj basgitaroj, mikrofonoj, sonbendiloj, radioaparatoj, kompaktdiskludiloj, MP3-ludiloj, fotiloj, filmiloj, relbusoj, videiloj, telefonoj, personserĉiloj, poŝlampoj, fotfulmoj, kvarchorloĝoj, lampoj, komputiloj, GPS-ilaro kaj baterioj.
Elfride ĝoju la elfoj. Kaj Elfriden svede signifas "elektropacon". Vivu kaj ĝuu!
Elfriden estas muziko
Ni kantos, ludos kaj dancos. Dum unu semajno. Aŭ du. Ni vivos simple en paŝtejaj budoj kaj tendoj. Ni manĝos kune. Ni loĝos kune. Ni lernos baladojn kune. Poste ni iros al aliaj muzikulkunvenoj kune. Ĉu sonas kiel blago? Eble. Sed estas vero. Unu fojon por jaro. Estas Elfriden.
Buda semajno
Dimanĉe 26-an de junio ĝis sabate 2-an de julio 2016
Ni ofertas per manĝaĵo matene, tage kaj vespere, iom da ŝirma tegmento kaj dormoplankoj en la paŝtistaj budo, staleto, brutejo aŭ fojnejo, limigita spaco. Akvo troveblas en fonto ĉe la budoj kaj puto ĉe la draŝejo, seka fekejo ambaŭloke.
Etanola konsumo nur je celitaj lokoj, tio estas surbenke ĉe manĝotablo kun apartenaj kantoj, kaj ne en tioma grado kioma damaĝus la muzikon. Etanolhavantoj ĉirkaŭofertu.
Tabaka fumado ne estas permesata en la tereno. Nek elektraj iloj, vidu supre.
* En mitologio Norduja, Nudulo estas danĝera estaĵo kiu belege muzikas en rapidfluejo de rojo aŭ rivero por logi homon en la akvon kaj pereon.
La longa ludo
Eniri sentempon en onda aŭ tondra ĉendanco, kun aŭ sen kanto, estas pratempa tradicio kiu preskaŭ malaperis el nia lando kaj kiun ni volas revivigi. Ni kantos kaj dancos ĉendancojn kaj baladojn, kaj feroajn kaj skandinavajn, kaj svede kaj esperante.
Kanti tutan baladdancon daŭras longan tempon (kalkulu je ĉirkaŭ 3 strofojn por minuto). Se oni merĝiĝas en ĝian ritman rakonton kun pelo kaj ade ripetata rekantaĵo, tio povas doni senton kvazaŭ oni enfalas en mediton aŭ trancon.
Ni krom la kantadon kaj dancadon tuŝos pri:
- teĥniko kanti,
- lerna kaj memoriga teĥniko,
- ekzemploj je aliaj dancopaŝoj,
- historio kaj diversaj variantoj de baladoj.
Post la buda semajno ni povos daŭrigi la ĉendancadon en "propra" stalo ĉe Tabakŝpinista Muzikulkunveno (Tobaksspinnarstämman), kaj dimanĉan kaj lundan vesperojn.
Vi kiu volas ekzercigi vian memorkapablon kore bonvenas parkerigi baladon anticipe tiel ke ankaŭ vi povu kantestri kiam ni renkontiĝos Elfriden. Tiukaze, se vi diras al ni, ni povas sugesti kiel tekston lerni. Kantojn trovu en nia kajero balada.
Sorparbo Internacia Spelmanslag
Svedaj luduloj kaj internaciaj muzikantoj kunmetos kaj ekzercos repertuaron por prezenti dum la sekva popolmuzikulkunvena semajno. Kiujn muzikpecojn, tio dependas je tio, kiuj venos.
Precipe ni kune iros al Bingsjö en komenco de julio, kun miloj da popolmuzikantoj, sed jam en Nås ni esperas povi ion prezenti. Tio estos ŝanco konigi nian internacian "etnon" kaj lingvon al granda kaj plejparte nescianta publiko. Vidu malsupre sub rubriko Tagon post tago.
Vesperojn en la dometo
Ĉiutage post vespermanĝo la dometo estos malferma por tiom da homoj kiom havas lokon ĉirkaŭ la tablo. Ĉe vespermanĝo ni volonte kantas komune. La paroloj estu mallaŭtaj pro dormantoj en la apuda ĉambreto kaj subtegmentejo.
Kantoprovado ("Bo'kantado")
Trans la herbejo la bovinejo ofertos malfajnajn benkojn kaj malfortan lumigon por tiuj kiuj deziras esplori ĉiajn kantojn dum gustumado de refreŝigaj trinkaĵoj. Ni provos ankaŭ kantojn kun karaktero pli popola, solena aŭ juneca. Kiam mallumo falas ni rearanĝas la benkojn als litoj por dormi.
Aliajn amuzojn
Paŝte kanti
Ni serĉas iun kiu volas kaj kapablas estri kurson de "kujado" (okcidentdalekarlismo) aŭ kriĉkantado.
"Malnovdancoj"
La longa ludo en la draŝejo interplektiĝos kun mallongaj instruoj pri paraj dancoj, precipe ŝotiso, polso kaj valso, por ke niaj eksterlandaj gastoj povu iom ĝui la dancadon en muzikulkunvenoj poste.
Lingvo
Espereble ni povos ankaŭ oferti rapidkurson de esperanto kaj trovi por ĝi tempon inter ĉiuj aliaj okazaĵoj dum la semajno.
Helpi
Por tiu kiu volas ĉiam estas faroj indaj kaj endaj en la paŝtejo:
- Servi manĝaĵon
- Lavi telerojn kaj manĝilojn
- Porti akvon
- Porti brullignon, vivteni la fajron
- Teni ordon en la budoj
- Ĉarpenti
- Faligi arbojn kaj ilin senbranĉigi, senŝeligi, dissegi, fendhaki
- Elterigi arbustojn per arbstumprompilo
Nur esti
Oni ne devas ĉeesti ĉion. Se oni elektas ne ani en La longa ludo aŭ Sorparbo Internacia Spelmanslag, oni povas anstataŭe vagadi en arbaro, bani en lago, padeli, bicikli, elserĉi marĉojn kie maturiĝas ĥamemoroj aŭ nur ripozi en la herbo.Kunportu
- Kanton kiun vi ŝatas kanti, aŭ bonan historion por rakonti al la festenanoj, aŭ ĉiujn du
- Muzikinstrumenton se vi havas
- Robustajn vestaĵojn
- Bankostumon se la vetero varmas (se vi estas timida)
- Dormosakon kaj matracon
- Dentobroson
- Gajan humoron
- Kelkaj bicikloj
- Kanuo kun padeloj kaj flosveŝtoj
- Kelkaj paroj da gumbotoj
- Stako da bantukoj
- Rabota benko
- Diversaj iloj por ĉarpenti, faligi arbojn kaj tiel plu
- Padoj por ne distreti la tutan florherbejon
Muzikulkunvena semajno
Ek de sabato 2-an de julio 2016
Komence ni plu loĝos en la paŝtejo, kiu distancas nur 30 kilometrojn de Nås ("Noos"). Poste ni iros al la muzikulkunvenoj en retvika distrikto, precipe Bingsjö, ĝis niaj fortoj elĉerpiĝas. Tiu kiu volas povos poste daŭrigi al Helsinglando.
Ĝuste ĉi-jare 2016 okazos tamen speciala afero, kiu portempe ŝanĝas la ordinaran programon:
Kultura Esperanto-Festivalo estas internacia kulturfestivalo kiu aranĝiĝas en iu norduja lando ĉiun kelkan jaron. En jaro 2016, lige kun la 30-jara datreveno de la festivalo, Esperanto-Gastejo en Lesjöfors ("Leŝefoŝ'") invitas al KEF. Pro tio ke Esperanto-Gastejo ĝuste tiam estos plena je fuĝintoj, la festivalo okazos aliloke en provinco ĉu Vermlando (Värmland) ĉu Dalekarlujo (Dalarna).
Tempo kaj kosto 2016
Elfriden 1
- Vendredan vesperon 1-an de julio
- Draŝejo de Folia Monto
- Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Komunludo je la 18-a horo.
- Festena vespermanĝo ĉe longa tablo. Komuna kantado kaj ĉendancado.
- Elfriden 1, unu vesperon, SEK 200 svedajn kronojn
Elfriden 2
- Lunde 27-an de junio ĝis vendredo 1-a de julio
- Draŝejo de Folia Monto
- La longa ludo, lunde ĝis vendrede, posttagmezojn. (Neniujn manĝojn inkluzivas. Specialaĵo por najbare loĝantoj).
- Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Festeno, vendredan vesperon.
- Elfriden 2 inkluzivas na Elfriden 1.
- Elfriden 2, kvin tagojn, SEK 400 svedajn kronojn
Elfriden 3
- Dimanĉan vesperon 26-a de junio ĝis sabata mateno 2-an de julio
- Folia Monto (Lövberget)
- Buda semajno. Inkluzivas ĉiujn manĝojn.
- Sorparbo Internacia Spelmanslag ekzercas, antaŭtagmezojn.
- La longa ludo, lunde ĝis vendrede, posttagmezojn.
- Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Festeno, vendredan vesperon.
- Elfriden 3 inkluzivas na Elfriden 1 kaj 2.
- Elfriden 3, sep tagojn, SEK 800 svedajn kronojn
Elfriden 4
- Dimanĉan vesperon 26-a de junio ĝis marda mateno 5-an de julio
- Folia Monto kaj Nås
- Buda semajno. Inkluzivas ĉiujn manĝojn.
- Sorparbo Internacia Spelmanslag ekzercas, antaŭtagmezojn.
- La longa ludo, lunde ĝis vendrede, posttagmezojn.
- Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Festeno, vendredan vesperon.
- Kunveturado al Nås (30 km) kun dancoj draŝeja en Nugoses bieno sabatan vesperon, Ordena domo dimanĉan vesperon kaj Tabakŝpinista Kunveno (Tobaksspinnarstämman) lundan vesperon.
- Elfriden 4 inkluzivas na Elfriden 1, 2 kaj 3.
- Elfriden 4, dek tagojn, SEK 800 svedajn kronojn
Elfriden 5
- Dimanĉan vesperon 26-a de junio ĝis ĵaŭda mateno 7-an de julio
- Folia Monto, Nås kaj Bingsjö
- Buda semajno. Inkluzivas ĉiujn manĝojn.
- Sorparbo Internacia Spelmanslag ekzercas, antaŭtagmezojn.
- La longa ludo, lunde ĝis vendrede, posttagmezojn.
- Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Festeno, vendredan vesperon.
- Kunveturado al Nås (30 km) kun dancoj draŝeja en Nugoses bieno sabatan vesperon, Ordena domo dimanĉan vesperon kaj Tabakŝpinista Kunveno (Tobaksspinnarstämman) lundan vesperon.
- Kunveturado al Bingsjö (120 km), marde. Muzikulkunveno, du noktojn tendume.
- Elfriden 5 inkluzivas na Elfriden 1, 2, 3 kaj 4.
- Elfriden 5, dek du tagojn, SEK 900 svedajn kronojn + kotizoj al Bingsjö.
Elfriden 6
- Dimanĉan vesperon 26-a de junio ĝis dimanĉo 10-an de julio
- Folia Monto, Nås, Bingsjö kaj KEF
- Buda semajno. Inkluzivas ĉiujn manĝojn.
- Sorparbo Internacia Spelmanslag ekzercas, antaŭtagmezojn.
- La longa ludo, lunde ĝis vendrede, posttagmezojn.
- Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno. Festeno, vendredan vesperon.
- Kunveturado al Nås (30 km) kun dancoj draŝeja en Nugoses bieno sabatan vesperon, Ordena domo dimanĉan vesperon kaj Tabakŝpinista Kunveno (Tobaksspinnarstämman) lundan vesperon.
- Kunveturado al Bingsjö (120 km), marde. Muzikulkunveno, du noktojn tendume.
- Kunveturado al Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), ĵaŭde. Kultura Esperanto-Festivalo daŭros ĝis dimanĉo. La loko de KEF ankoraŭ (novembre 2015) ne estas decidita.
- Elfriden 6 inkluzivas na Elfriden 1, 2, 3, 4 kaj 5.
- Elfriden 6, dek kvin tagojn, SEK 900 svedajn kronojn + kotizoj al Bingsjö kaj Kultura Esperanto-Festivalo.
Kostoj kaj aliĝo
- Malgarantio: La prezoj estas preliminaraj.
- Enspezaj kontribuoj kromaj estas bonvenaj de tiu kiu emas doni pli.
- Eksterlandano kiu la espan flue parolas pagas duonan prezon.
- Help(anta volont)ulo pri labortasko pagas duonan prezon. Do, helpulo espe parolanta pagas duonon de duona, tio estas, kvaronan prezon.
- Respond(uma volontul)estro en Elfriden 3, 4, 5, aŭ 6 pagas nur siajn kotizojn al aliaj festivaloj.
- Veturigo inter la paŝtejo kaj Björbo kutime povas aranĝiĝi je alveno aŭ foriro, sen kroma kosto.
- Veturigo trans Björbon de Elfriden por flugveturontoj sabate aŭ dimanĉe: 5 kr/km (sumo por ĝis 4 personoj kun grandaj dorsosakoj aŭ 6 personoj kun malpeza pakaĵo), memkosto laŭ haveblo de aŭto. La distancoj estas al Djurås 40 km, Borlänge 60 km, Ludvika 60 km, Örebro 180 km, Västerås 180 km, Skavsta 280 km, Stokholmo 280 km, Oslo 350 km kaj Gotenburgo 450 km.
- Aliĝu ĉi tie (poste).
Tagon post tago, 2016
Vendrede 24-a de junio
- Draŝejo (festejo) de Folia Monto
- Somermeza festo de la paŝtejaro, flora kaj laŭra ornamado de somermeza fosto, poste danco ĉirkaŭ ĝi, domo malferma ĝis vespere
Sabate 25-a de junio
- Svedujo
- Somermeza festotago
Dimanĉe 26-a de junio
- Budo Sorparbo
- Elfriden ek
- Enloĝiĝo en budojn
- Vespermanĝo, poste komunkantado
Lunde 27-a de junio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Antaŭtagmeze: Sorparbo Internacia Spelmanslag. Kuniĝo, taga ekzerco
- Tagmanĝo
- Vespermanĝo, poste komunkantado
- Draŝejo (festenejo) de Folia Monto
- Elfriden ek
- Posttagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
Marde 28-a de junio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Antaŭtagmeze: Sorparbo Internacia Spelmanslag. Kuniĝo, taga ekzerco
- Tagmanĝo
- Vespermanĝo, poste komunkantado
- Draŝejo (festenejo) de Folia Monto
- Posttagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
Merkrede 29-a de junio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Antaŭtagmeze: Sorparbo Internacia Spelmanslag. Kuniĝo, taga ekzerco
- Tagmanĝo
- Vespermanĝo, poste komunkantado
- Draŝejo (festenejo) de Folia Monto
- Posttagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
Ĵaŭde 30-a de junio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Antaŭtagmeze: Sorparbo Internacia Spelmanslag. Kuniĝo, taga ekzerco
- Tagmeze: Escepto de elektropaco: Permeso foti kaj filmi dum unu horo.
- Tagmanĝo. Fermentan haringon por tiuj kiuj petas.
- Vespermanĝo, poste komunkantado
- Draŝejo (festenejo) de Folia Monto
- Posttagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
Vendrede 1-a de julio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Antaŭtagmeze: Sorparbo Internacia Spelmanslag. Kuniĝo, taga ekzerco
- Tagmanĝo
- Draŝejo (festenejo) de Folia Monto
- Posttagmeze: La longa ludo. Ĉendancoj – ĉiutaga resumo, instruo kaj ekzerco
- Vespere: Kanta, luda kaj blagrakonta kunveno
- Ajnopa kantado, ludado kaj blagrakontado en la korto
- Komunludo je la 18-a horo
- Festeno ĉe longa tablo. Komunkantado. Ĉendancado.
- Konkurso ensorĉi aŭskultantojn per kanto, ludo kaj blagrakonto
- Draŝeja danco
Sabate 2-a de julio
- Draŝejo (festenejo) de Folia Monto
- Elfriden finiĝas
- Longa matenmanĝo. Purigo.
- Budo Sorparbo
- Kunveturado al Nås
- Posttagmeze: Veturigo al aŭ trans Björbo por tiuj kiuj forlasas na Elfriden
- Nås
- Muzikludaj kursoj kaj alio de Tabakŝpinista muzikulkunveno (Tobaksspinnarstämman)
- Bieno Nugoses, vilaĝo Heden, Nås
- Vespere: Draŝeja danco
Dimanĉe 3-a de julio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Kunveturado al Nås
- Nås
- Muzikludaj kursoj kaj alio de Tabakŝpinista muzikulkunveno (Tobaksspinnarstämman)
- Preĝejo de paroko Nås
- Meso kun muziko. Nås 2:14, Nås 1:43.
- Storänget, Nås
- Ingmarsspelen, Paroka teatraĵo pri elmigro religia al Jerusalemo en jaro 1896
- Ordena domo, Nås
- Vespere: Danco
- (Forngården, Delsbo, Helsinglando)
- Muzikulkunveno. Delsbo 2:20.
Lunde 4-a de julio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Kunveturado al Nås
- Nås
- Muzikludaj kursoj kaj alio de Tabakŝpinista muzikulkunveno
- Storänget, Nås
- Posttagmeze: Muzikulkunveno Tobaksspinnarstämman. Nås 2:57, Nås 1:11, Nås 2:13.
- (Svabensverk - proksimaŭ Bingsjö)
- Vespere: Homoj kaj danco en Svaben. Svaben 11:20.
Marde 5-a de julio
- Budo Sorparbo
- Veko per betulŝela tubo. Matenmanĝo
- Forveturo al Bingsjö
- Bingsjö
- Tage kaj nokte: Antaŭkunveno
Merkrede 6-a de julio
- Bingsjö
- Tage kaj nokte: Muzikulkunveno. Bingsjö 5:05, Bingsjö 1:42, Bingsjö 7:28, Bingsjö 9:30, Bingsjö 2:22, Bingsjö 0:25, Bingsjö 3:31, Bingsjö 2:49.
Ĵaŭde 7-a de julio
- Forveturo al Lesjöfors
- Esperanto-Gården, Lesjöfors, ĝis dimanĉe
- Kultura Esperanto-Festivalo.
Vendrede 8-a de julio
- Esperanto-Gården, Lesjöfors
- Kultura Esperanto-Festivalo.
Sabate 9-a de julio
- Esperanto-Gården, Lesjöfors
- Kultura Esperanto-Festivalo.
Dimanĉe 10-a de julio
- Esperanto-Gården, Lesjöfors
- Kultura Esperanto-Festivalo.
Elskribu (PDF)
AfiŝoMapo
ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ