Pasi

Enira nomo:
Pasvorto:

Aniĝi al TONI

& Bonvenon al TONI:

TONI, tio estas Tonsilaba Organizo Normiga Internacia, estas la internacia forumo kaj akordejo pri funkcio de tonsilaboj kaj detaloj de Normo Tonsilaba. TONI ankaŭ okupiĝas pri komputigo de tonsilaboj kaj pri aliaj aplikoj taktsilabaj.

Laboro de TONI celas laŭ jenaj linioj:
- Traduki Fundamenton Tonsilaban en aliajn lingvojn,
- Kompletigi kaj perfektigi la enhavon de Normo Tonsilaba,
- Progresigi instruadon pri tonsilaboj al kantemuloj, muzikantoj kaj aliaj artistoj,
- Evoluigi Tone'n kaj aliajn komputilajn aplikojn de tonsilaboj,
- Esplori novajn kampojn de taktsilabado.

Oficiala komuna lingvo de TONI estas Esperanto. Tio signifas ke ĉio pri tonsilaboj leginda kio verkiĝis en nacia lingvo estu tradukata unue en Esperanton.

Statutoj de TONI estas ellaborotaj. Dume, novaj membroj estas bonvenaj el ĉiuj landoj kaj el ĉiaj muzikaj kulturoj.

Por enpasi tiel ke vi ekzemple povu tute legi Nordan Kantaron, vi estas uzanto "Tio, Kio venis en la mondon laŭ nia himno" per du vortoj kaj vian pasvorton skribu "monton tian, kian traboras eĉ guto malgranda".