Pasi

Enira nomo:
Pasvorto:

Signaro langola


Langolaj signoj estas el kvar specoj:

 

Langolaj majuskloj

kio estas "ordinara" alfabeto skribebla en rektaj vicoj. Al ĝi apartenas ankaŭ ciferoj kaj ellaborita kalkulsignaro nomata sabima sistematematiko.

 

Langolaj minuskloj

kio estas kursiva stenografio skribebla rapide. En sia baza formo ĝi estas fonetika skribo, kaj ĝin pograde eblas rapidigi per urĝuskloj (mallongigoj kaj alieuzataj signoj de nebezonataj sonoj) specifaj po lingvo. Ankaŭ kun minuskloj uzeblas sabima sistematematiko.

 

Langolaj moluskloj

kio estas "brajla" punktoskribo celanta palpan legadon. Ĝi diferencas de tradicia brajlo per plia kolumno da punktoj kio ebligas interalie pli precizan fonetikecon. Urĝuskloj fareblas ankaŭ moluskle.

 

Langolaj mutuskloj

kio estas gesta signaro unumana uzebla ne nur inter surduloj sed ankaŭ en aliaj situacioj kie aŭdo maleblas aŭ aŭdebla parolo ne estas dezirata. Urĝuskloj fareblas ankaŭ mutuskle.

 

 

Komuna karaktero

 

de langolaj signaroj estas jenaj principoj:


 

 

 


Tiel ne nur komprenos pli facile fonetikon la lerninto, sed ankaŭ estas langolaj signoj pli facile memoreblaj ol literoj de arbitraj alfabetoj, ĉar per malgranda nombro da reguloj pri aspekto eblas kapti aŭ retrovi grandan nombron da specifaj signoj por precizaj sonoj.

 

Ĉu vi volas 

lerni logikan alfabeton kiu komprenebligas fonetikon kaj krome uzeblas kun tre klara matematika simbolaro?

Jen por vi majuskloj! Kaj sabima sistematematiko.

 

Ĉu vi volas 

kapabli skribi multe pli rapide, tamen legeble, en iu ajn lingvo kiun vi komprenas?

Jen por vi minuskloj! Kaj urĝuskloj espaj, svedaj kaj anglaj.

 

Ĉu vi volas 

foje uzi skribon legeblan en absoluta mallumo, kaj cetere apenaŭ rekonebla als skribaĵo?

Jen por vi moluskloj!

 

Ĉu vi volas 

povi komuniki per via plena vortostoko trans dika fenestro, en surdiga bruo aŭ tute silente, kun alia persono kiun vi vidas sed kiu ne aŭdos vin?

Jen por vi mutuskloj!

 

Bonan elŝuton!

Martin Strid
martin punkto strid (heliko) gmail punkto com

 

Paciencon!


Ĉi supre prezentataj elŝutaĵoj ankoraŭ nur parte pretas. Ilin mi metos publike tuj kiam pretos. Kaj petas pardonon pri prokrasto ĝisnuna. Sed atendu: Ĉi retejo nomiĝas tone.se. Se vi metas antaŭ tiuj du vortoj adresaj vorton langole. kun punkto poste, vi ĉion trovos kio jam haveblas.