Pasi

Enira nomo:
Pasvorto:

Tone

Bonvenon al la retpaĝo de tonsilaboj!

Tonsilabado estas maniero per ordinara simpla teksto skribi muzikon. La metodo estas plua evoluo de solfeĝa tona traktado bazata je silaboj. Ĝin eblas skribi per skribilo sur papero, uzi kiel rapida notmaniero kiam ne haveblas muzika notpapero, kaj tajpa per kiu ajn tekstoredaktilo.

Laste aperis:

Post iom da paŭzo, finfine denove evoluas la komputa programo Tone. Nova versio ŝuteblas jen.
Menciindaj novaĵoj estas ke neaj reludselektoj funkcias, tio estas parto de peco kiu certan fojon NE reludiĝas. Alia agrabla novaĵo estas ke la teksta redaktilo "iksan" skribon apogas, kio ja utilas en Esperanto.

La fonta kodo nun estas adaptita al kompililo Mingw/GCC 3.4.2

Bonan ĝuon!

Montra filmo:

Ĉi filmeto montras tonsilabadon kaj Tonen en ties plej simpla formo. Klaku al la blua butono sube por vidi la filmeton.