Pasi

Enira nomo:
Pasvorto:

Elfrida festo

Elfrida festo 2012

Invito

Bonvenon al
somera solstica kunveno Elfride
somermeze 22-24-ajn de junio 2012
ĉe paŝtejaro de Lövberget
en paroko Dala-Floda,
provinco dalekarla,
kerna sveda parto de Skandinavujo

Kunportu vian familion, bonajn amikojn, ludkamaradojn, ravan rakontiston aŭ iun kiu amegas kanti.



Horaro preliminara:

(ak = adaptita kronologia horo)

Vendrede la 22-an de junio, somermeza antaŭtago

atm Draŝejo komuna Vestado de somermeza fosto
de Lövberget per floroj kaj verdaĵoj

ptm Paŝtejo de Bonveno
Hanse-bieno Ekloĝo

15-ake Draŝeje Starigo de somermeza fosto
Paŝtejaranaro servas kafume

18-ake Draŝeje Publike malferma domo
Vespermanĝo kun kantado

21-ake Draŝeje Danco, melodio laŭ ludontlisto

24-ake Draŝeje Ekiro al paŝtejo de Hanse
 

Sabate la 23-an de junio, somermeza tago
Elfride, enirkotizo 84 kr-ojn inkl. manĝojn

00-ake Draŝeje Ekiro al paŝtejo de Hanse
Hanse-paŝteje Inaŭguro de Elfride

09-ake Hanse-paŝteje Historia varmiĝo je blaga kaj poema arto
Matenmanĝo, ĝis 11-ake

12-ake Hanse-paŝteje Kolektiĝo al sono de betulŝela korno
Komuna muzikludado
Tagmanĝo, el granda fera marmito sur fajrejo eksterdoma

15-ake Hanse-paŝteje Kanta varmiĝo, kaŭka sovaĝado
Kafumo

18-ake Draŝeje Festeno kun triplada vespermanĝo
Ensorĉa konkurso kanta, luda kaj blaga

21-ake Draŝeje Deĵorŝanĝo, novaj gefestenestroj

24-ake Draŝeje Noktan sandviĉon


Dimanĉe la 24-an de junio, postsomermeza tago

00-ake Draŝeje Noktan sandviĉon
Senluna noktomeza migro al Hanse-paŝtejo
Hanse-paŝteje Kantoj ĉe la fajro

09-ake Hanse-paŝteje Fondo de Sorparbo gildo
Matenmanĝo, ĝis 11-ake

12-ake Hanse-paŝteje Malinaŭguro de Elfride



Ni invitas al manĝaĵo, iom da tegmento super kapo kaj dormoplanko en paŝteja dometo, stalo aŭ fojnejo. 

Trinkakvo troveblas en fonto ĉe Hanse-paŝtejo kaj korta puto de la komuna draŝejo.

Notu ke fotiloj, registriloj kaj aliaj elektraj aparatoj estas strikte malpermesataj dum la tuta kunveno. 

Kunportu:
Por la paŝtejo ni akiris grandan feran marmiton kaj aranĝis fajhrejon eksterdome. La komuna draŝejo estas ekipita per gasa forneleto. ("Draŝejo" estas svedismo, aŭ skandinavismo, ĝi estas eksa draŝejo, nun uzata por kunveni kaj festeni). Ni bezonos iom da helpo pri kuirado kaj servado.

Aliĝo kiom eble plej baldaŭ, prefere pli frue. Prefere rakontu kiom da homoj vi venos, kiel nomiĝas ĉiu, viajn telefonnumerojn, kiajn muzikilojn vi kunportos, per kio vi emos helpi kaj se vi havas iajn specialajn dezirojn.

 

Elkoran bonvenon!

Sorparbo Gildo iĝanta

per

Mehdi Beatrix & Martin Strid
tel. +46 - 703 152 615, - 707 266 855
martin (punkto) strid (heliko) gmail (punkto) com


Ligo al fotalbumo
Ligo al mapo
Ligo al veterraporto

 

Senpepe!


Elfride estas la senelektra kunveno. Elfride okazas en la nuno kaj ĉitieo. Elfride liberigas vin de iloj kiuj ŝtelus vian atenton Elfride signifas malpermeson kontraŭ ĈIAJ elektraj kaj elektronikaj aparatoj, kun escepto de propra korstimulatoro kaj "sensona" (senpepa) aŭdaparato. Kiaj elektraj aparatoj kalkuliĝas interalie: laŭtparoliloj, elektraj basoj, mikrofonoj,magnetofonoj, radioaparatoj, kompaktdiskludiloj, mp3-ludiloj, fotiloj, kameraoj, relaŭtobusoj, videoaparatoj, telefonoj, personserĉiloj, poŝlampoj, fotofulmiloj, lampoj, komputiloj, GPS-ekipo, aŭtoj, mopedoj kaj baterioj. Delikto konfiskiĝos kaj rericeviĝos je forveturo kontraŭ Murphy­-kotizo de 100 kronoj por fota aŭ sonregistra ekipo, 50 kr por aliaj iloj, post kiam sonoj kaj bildoj de la kunveno viŝiĝis.

Elfride estas paco kun arbaraj genimfoj. Ridu la elfoj! Vivu kaj ĝuu!

Tranoktado sur ligna planko en paŝtejo, limigata spaco, kunportu dormosakon, kusenon kaj matracon.

Ni manĝos kune, vegetare kun aldonaĵo besta.

Etanolkonsumo nur en tiucele donitaj lokoj, tio estas surbenke ĉe manĝotablo kun apartenaj kantoj, kaj ne en tioma kvanto kioma lezas la muzikon.
Etanolhavanto ĉirkaŭregalu.

Primitivaj kondiĉoj postulas kunlaboron pri higieno. 

Tabaka fumado ne estas permesota en la tereno. Cigaredoj konfiskiĝos samkondiĉ
e kiel elektraj iloj.


 

Post Elfride:

Vi kiu ne tiom urĝemas povas enkonduki per Elfride dusemajnan muzikan vojaĝon en Dalekarlujo kaj eble Helsinglando: 


Lunde la 25-an ĝis vendrede la 29-an de junio (5 tagojn)
Lövberget Kampadejoj melodia, kanta kaj rakonta,
malintensivaj, kelkajn horojn por tago,
kun engaĝataj instruestroj, komunaj manĝoj,
varionte per arbara ferio, bano kaj kvieto,
je memkosta prezo - malaltbuĝeta,
loĝe en Hanse-paŝtejo

Vendrede la 29-an de junio ĝis dimanĉe la 8-an de julio (10 tagojn)
Rättvik Ethno, mondmuzika tendaro por junuloj

Sabate la 30-an de junio ĝis dimanĉe la 8-an de julio (9 tagojn)
Dala-Floda Bovinsomermeza festo "kun la semajno antaŭa"

Sabate la 30-an de junio ĝis lunde la 9-an de julio (10 tagojn)
Orienta Muziko ĉe Silga Lago, kun vilaĝejaj dancoj, kursoj k.c.
Dalekarlujo


Sabate la 30-an de junio
Sunnansjö Popolmuzikula kunveno
Norrbo Popolmuzikula kunveno

Dimanĉe la 1-an de julio
Delsbo Popolmuzikula kunveno, kun kursoj antaŭe

Dimanĉe la 1-an ĝis lunde la 2-an de julio (2 tagojn)
Nås "Tabakŝpinista Kunveno"

Lunde la 2-an de julio
Svabensverk "Popolo kaj Danco en Svaben", kun kantejo
 
Marde la 3-an ĝis merkrede la 4-an de julio
Bingsjö
Popolmuzikula kunveno, kun kantejo
 
Merkrede la 4-an de julio
Orsa Orsayran, kvin merkredojn en vico

Ĵaŭde la 5-an de julio
Östbjörka Popolmuzikula kunveno
 
Vendrede la 6-an de julio
Boda Popolmuzikula kunveno