Norda Kantaro
'& Enkonduko:
Norda Kantaro enhavas ĉiujn kantojn el Nordajo (dana, finna, islanda, norvega kaj sveda landoj) je kiuj ni povis trovi espan tradukon. La celo estas triobla:
- Montri al la internacia publiko la nordajan kantotrezoron,
- Montri al nordajanoj la kapablon de la internacia lingvo,
- Montri al ambaŭ praktikan ekzemplon pri uzo de tonsilaboj.
Neniu el ĉi tiuj kaŭzoj estas pli grava ol la aliaj. Fakte ĉiu el ili estas per si mem sufiĉa kaŭzo por eldono.
& Pri la fontoj:
La elekta principo estas tre simpla: Se ni trovis espan tradukon de origine nordaja kanto, ni prenis ĝin. Pluan diselekton, se bezonas, faru la leganto.
Grava tasko estas aranĝi pri kopirajtoj ktp. Tiu laboro grandparte restas. Tial, se vi rimarkas en la ĝisnuna kolekto ion kio akordendas antaŭ preso, bonvolu sciigi la redaktan komitaton.
Liston de la fontoj de tradukoj trovu en la fino de la libro.
& Pri la muzika skribo:
La melodioj estas notitaj per tonsilaboj, tio estas nova muzika skribo kiun inventis ano de la redakta komitato en la eko de ĉi nova jarmilo. Kvankam tonsilabi eblas per ĉia ajn gamo, elirpunkto de la tonsilaba sistemo estis la Kodály-metodo pri muzika instruado. Se vi ne estas hungaro, eble vi ne rekonas tiun nomon eĉ se vi lernis per tiu metodo. Kodaje oni nomas la tonojn de ĉiu majora gamo je "do re mi fa so la ti do". La plej grava diferenco al tiu metodo estas ke tonsilabe eblas ankaŭ la takton precize montri per tajpaj signoj anstataŭ per desegnaj muziknotoj. Fakte ni ne trovis ĝis nun ian ajn aferon montreblan per tradiciaj muziknotoj kiu ne skribeblas tonsilabe. Pri tonsilaboj ekzistas(?os) kaj lernolibro kaj komputila sonprogramo. Ni ankaŭ donas ĉi sube resumegan lecionon pri tonsilaboj kaj la dekses regulojn de la Fundamento Tonsilaba.
,& Resumega leciono pri tonsilaboj:
Per tonsilaboj skribeblas muziko tute tajpe. Ĉi kantare ni uzas la gamaron de Guido, tio estas [Do Re Mi Fa So La Ti do], kie [Do] estas la baza tono de majora gamo, la minuskla [do] estas unu oktavon pli alta kaj tute majuskla [DO] estas unu oktavon pli basa. Tonsilabado sendependas de absolutaj frekvencoj. Gamoj indikeblas per tio, ke iu tonsilabo havas certan frekvencon, ekzemple [Do] = a aŭ [Do] = 440: (tio estas 440 hercoj), ktp.
Takta bato (/) komencigas takton. En principo, ĉiuj takteroj ("vortoj") estas same longaj kaj en unu taktero ĉiuj toneroj (vokaloj) estas same longaj. Tamen indikeblas esceptoj, vidu sube.
Vortsilaba peco (anstataŭ tonsilaba) skribiĝas post kajsigno (&) anstataŭ duobla kruco (#). Finon de skriba vico en kanto montras punktokomo (;). Kaj punktokomoj kaj taktostrekoj troveblas en kaj vortsilabaj kaj tonsilabaj pecoj.
Nombro post tonsilabo diras kiom da toneroj ĝi estas longa. Nombro post vortsilabo diras je kiom da tonoj ĝi kantiĝas. Pecoj kaj ripetoj - kaj tonsilabe kaj vortsilabe - skribiĝas kun jenaj igaj signoj:
(
(&X: Ĉi vortsilaba teksto nomiĝas ikso.)
<Ĉi tio estas rimarko al la teksto.>
(Ĉi teksto sonu dufoje.)*2
(Ankaŭ ĉi teksto sonu dufoje.)*
(* Ankaŭ ĉi teksto sonu dufoje.)
(Ĉi dua frazo sonu trifoje sed varie. 3* Nun ĝi sonas la '1 unuan '2 duan '3 trian * fojon.)
'1 Ĉi tio estas la unua strofo de kanto.
(*: Ĉi teksto samvorte ripetiĝas en la sekvaj strofoj.)
(': Ĉi teksto estas en ĉi strofo) unuafoje. Poste denove (,: ĉi teksto estas en ĉi strofo) kaj en la sekvaj strofoj sammaniere ripetiĝas iliaj samsituaj alivortaj tekstoj.)
Teksto de antauxa strofo ripetiĝas ĉe kvar punktoj jen ....
(Precipe sonu ĉi tiu teksto.)+(Samtempe sonu ĉi tiu teksto.)
(Jen unua ebla teksto.)?(Jen alternativa teksto.)
'# Ĉi tie komenciĝas muzika pecaro:
# Ĉi tie komenciĝas muzika peco:
,# Ĉi tie komenciĝas aparta parto de muzika peco:
[Ĉi teksto longas unu silabon.]
&(# En tonsilaba teksto: [jen vortsilaboj])
)
Tempo kaj ritmo indikeblas laŭ jena ekzemplo: La rimarko <1,8:3, /4 6 5> havigas al la melodio 1,8 batojn po sekundo, tio estas 1,8 oble 60 egalas 108 batojn po minuto (BPM). Ĝi havas tri takterojn (batojn) po takto. En ĉiu takto, la takteroj ne estas egale longaj sed iliaj relativaj longecoj estas 4 tempunuojn por la unua, 6 por la dua kaj 5 por la tria takteroj. Meznombre tio estu do 1,8 batoj po sekundo. Ankaŭ partojn de takteroj eblas simile sinkopigi, ekzemple </2;1> signifas ke en taktero da du toneroj, la unua tonero estas duoble pli longa ol la dua.
Ilumoj estas konsonantoj krom tonsilabaj. Iliajn diversajn signifojn klarigas listo en la fino de la kantaro. Ilumo estas ĉu minusklo ĉu majusklo sekvata de minusklo. Ĝin sekvi povas nombro. Ilumo ĉu validas al nur unu tonsilabo ĉu validas ek de la ilumo kaj dupunkto (ekzemple k:) ĝis punkto aŭ la ilumo kaj punkto (ekzemple . aŭ k.). Du punktoj (..) finas ĉiujn ilumojn. Ilumi eblas nur tonsilabe, sed vortsilabe eblas meti rimarkojn.
Esperanto
Svenska
Français
English